Once Upon A Time – Edward Kitsis, Adam Horowitz ~ ☕☕☕

Once_Upon_a_Time_Season_2.jpgSaluton al ĉiuj!

Hodiaŭ, mi volas rakonti al vi rakonton.

Estis iam mirinda serio kiu, kun sia originaleco kaj kreemo, tenis ĉiujn algluitajn al la ekrano.
Sed, teruran tagon, la serio perdis sian esencon kaj komencis iĝi…
“Trash”, en ĉiuj la signifoj de la vorto.
Ĝi komencis riunigi ĉion kion ĝi kreis, malprogresigi la personojn anstataŭe evolui, ĉiam uzi la saman intrigon – nur igante ĝin ĉiam pli malbona.

Ok, mi ĉesos babili laŭhazarde kaj mi klarigos kion mi celas.

Once Upon a Time estas televida serio de la ABC kiu konsistas de sep sezonoj kaj FINFINE ĵus estis nuligita. Kial finfine? Vi komprenos dum la legado de tiu recenzo.

Tiu serio komencis de tre bona ideo: ili prenis la plej konatajn personojn el la fabeloj – ekzemple Neĝulino – kaj revoluciis iliajn rakontojn.

Ok, sed kiu ekzakte estas la intrigo?

immagine1.png

Tiu estas kiel ĉio komencas.

Emma Swan (Jennifer Morrison) estas prezĉasistino kaj ŝi vivas en Bostono. Dum la tago de ŝia 28a naskiĝtago, infano aperas antaŭ ŝia pordo asertante esti ŝia filo, la filo kiun ŝi adoptigis antaŭ dek jaroj. Lia nomo? Henry Mills (Jared S. Gilmore).

Tial ke ŝi ne povas lasi lin sola, ŝi decidas reporti lin hejmen, en Storybrooke, Maine.
Dum la vojo, Henry esplikas ke ĉiuj la fabelanoj loĝas en Storybrooke, sed ests unu problemeto: pro sorĉo, neniu memoras kiu li/ŝi estis kaj ĉiuj penas ke ili apartenas al la mondo reala.

101_25.pngKompreneble, Emma ignoras la teorioj de Henry – eĉ kiam li montras al ŝi fabellibron kaj diras al ŝi ke ŝi estas la Savantino, laŭ la libro – kaj decidas reveni Bostonen tuj kiam ŝi reportis Henry hejmen.
Sed kiam ŝi renkontas Regina Mills (Lana Parrilla) – urbestrino, adopta patrino de Henry kaj, laŭ li, la Reĝino Malbona – Emma ŝanĝas ideon. La suspekta sinteno de Regina kaj ŝia rilato kun Henry (tute alia ol Emma esperis) restigas Emma.

Kaj, tuj kiam Emma prenas ĉambron en la urbo, la tempo, senmova de 28 jaroj en tiu urbo, komencas flui denove
Tiu estas kiel la aventuroj de Emma komencas kaj kiel ni malrapide malkovras la rakonton revizitatan de ĉiu persono, de Neĝulino (Ginnifer Goodwin) al Rumpelstilzchen (Robert Carlyle).

Vidu? Ŝajnas interesa intrigo – kaj ĝi estas.
POR LA UNUAJ TRI SEZONOJ.

Jes, tiu estas la reala problemo: tiu serio estas vidinda ĝis la tria sezono.
De la kvara… Indas forviŝi de la memoro de ĉiuj, fidu min.

Ĝi ekis kiel originala serio kiu kaptigis ĉiujn, kiu estis amuza, inteligenta, bela, malpeza kaj ĝi ŝanĝiĝis al stultula absurdeco, al amasigi aferojn sen ajn juĝkapablo, al miksaĵo de literaturo, mitologio, fabeloj senkriterie, al totala kaosigi ĉion senekskuze.

51f962a20a9e05d8df9ec8ddb15ecb8a--pan-flute-boy-meetsLa personoj iĝas de nekredeble interesaj al malmulte pli ol ameboj.
La intrigoj de interesaj – kiel oni povas forgesi, ekzemple, la historio de Peter Pan (Robbie Kay)? – al neekzistantaj – kiel… Tiu de Herkulo, de Hadeso, de Jekyll aŭ eĉ de Hyde! Diable, ili ruinigis jarcentoj de mitoj grekaj kaj majstroverkoj kiel La Stranga Kazo de Dr. Jekyll e Mr. Hyde! -.
La epizodoj de fluantaj al senfinaj – mi ne sukcesis fini la 16a epizodo de la 6a sezono kaj mi serioze provis! -.

Do, sume, mi rekomendas tiun serion ĝis la tria sezono (mi donus kvar tasetojn ☕☕☕☕ al tiuj tri sezonoj) kaj mi sincere konsilas al vi FERMI TIE.
La restantaj sezonoj nur seniluziigos vin kaj malamigos ĝin al vi, malbonŝance.
Vi perdos nenion, fidu min. Vi “perdus” la detruon de Frozen, la ruinon de literaturĉefverkoj (ili eĉ trovis la manieron por ruini la rakontoj de Reĝo Arturo!), la riunigon de mitoj ktp.

Faru favoron al vi: regardu nur la unuajn tri sezonojn.

Ĝis baldaŭ!

 

Lascia un commento